Kelkaj konsideroj pri edukado en Xizang

BY:Rafael Henrique ZerbettoJune 19, 2023

Matene de la 17-a de majo ĉi-jare, tra fenestro de koridoro de hotelo en la urbo Nyingchi mi vidis multajn studentojn alvenantajn al lernejo. Rigardante tiun scenon, mi rimarkis, kiom multe ŝanĝiĝis Xizang ekde sia paca liberigo en 1951: antaŭe virinoj ne rajtis iri al lernejo, kaj preskaŭ ĉiuj homoj en Xizang estis analfabetaj. Nun la infanoj kaj junuloj en Xizang iras al lernejo, kaj multaj el ili sukcesos diplomiĝi en universitato en la estonteco.


Studentino praktikas kaligrafion en la 2-a Elementa Lernejo de Nyingchi.


En la sekva semajno, jam en Pekino, mi malkovris, dum babilado kun studentino, ke ŝi estas etne tibeta kaj kreskis en Lasao, post fini lernejon ŝi estis akceptita de la universitato Tsinghua kaj venis al Pekino por studi, kaj post diplomiĝo ŝi intencas reveni al sia hejmurbo kaj kontribui por la disvolvado de sia regiono.  


En mia lasta tago en Nyingchi, mi tie vizitis elementan lernejon fonditan en 1971. Ĝi, samkiel aliaj lernejoj vizititaj de mi en Ĉinio, estas tre granda kompare kun tipa brazila lernejo, kun vastaj kortoj kaj areoj por praktikado de sportoj. Fakte, tuj post eniri la lernejon mi vidis studentojn provludantajn futbalon sur granda futbalejo. Laŭ diskonigo, la lernejo kovras areon de 39 800 kvadrataj metroj, el kiuj 12 362 estas subĉielaj, kaj havas tri sportejojn, inter kiuj la futbalejo estas la plej vasta.


Ĉe la pordo de la unua klasĉambro vizitita de mi, mi rimarkis, ke lernantoj, dividitaj en grupoj, estis ĉe tergloboj analizantaj la mondan mapon: la leciono estis pri la ĉirkaŭnavigado de Magelano, uzante tiun ekspedicion kiel fonon por instrui plurajn geografiajn konceptojn.


Studentoj ludas basketbalon en Lasa-Pekina Eksperimenta Lernejo en Lasao.


Dume, en la sekva ĉambro, infanoj kun ŝnuroj en la manoj lernas fari nodon en klaso pri savado. En aliaj ĉambroj, lernobjekto varias: la angla lingvo, la tibeta lingvo, matematiko, muziko, danco, kaligrafio ktp. En leciono pri artoj, studentoj estis farantaj ceramikon, dum en la najbara ĉambro aliaj studentoj estis pentrantaj.


Unu speciala lernoĉambro kaptis mian atenton: ĝi nomiĝas registra kaj elsenda ĉambro, kaj aspektas kiel la aliaj klasĉambroj, krom pro la akustika izoleco, pluraj kameraoj kaj mikrofonoj, kaj ĉambreto malantaŭ ĝi, el kie oni povas registradi kaj elsendi la klason. Oni klarigis, ke tiu ĉambro estas uzebla ne nur por registri lecionojn por dedistanca lernado (rimedo tre utila dum la pandemio de KOVIM-19), la lernejo ankaŭ registras la plej gravajn lecionojn kaj igas ilin rete disponeblaj al lernantoj, kaj registras lecionojn de modelaj instruistoj por ke aliaj instruistoj spektu ilin dum trejnado. Cetere, la lernejo ankaŭ uzas registritajn lecionojn por interŝanĝoj kun aliaj lernejoj por plibonigi la kvaliton de instruado.


Posttagmeze de la sama tago en Lasao, alia surpizo: tie troviĝas Lasa-Pekina Eksperimenta Lernejo, kiu profitas la altnivelajn edukajn rimedojn de la urbo Pekino por pli disvolvi la edukadon en Xizang. Kadre de tiu kunlaboro estis kreitaj la Pekin-Xizang-a Altkvalita Distanca Eduka Platformo, kiu provizas retajn kursojn al la lernantoj; okazas studentaj ekskursoj inter la du urboj; eminentuloj el malsamaj fakoj estas invititaj fariĝi mentoroj de junaj studentoj; kaj pli ol 50 nedevigaj lernobjektoj kaj pli ol deko da asocioj estis kreitaj por plenumi la bezonojn de la studentoj. Ekde 2014, Pekino jam sendis 167 elstarajn instruistojn kaj lernejmanaĝerojn por helpi la lernejon plialtigi sian nivelon.


Studentoj en leciono pri ĉina ŝako en Lasa-Pekina Eksperimenta Lernejo en Lasao.


La unua afero, kion mi vidis en tiu lernejo, estis pluraj studentoj entuziasme ludantaj basketbalon. Tie troviĝas pluraj basketbal-kortoj. En klasĉambroj, studentoj ĉefe lernas la kutimajn lernobjektojn, kiuj oni havas en aliaj lernejoj, inkluzive de tiuj pri muziko, dancoj, lingvo kaj kaligrafio de Xizang. Sed unu el la lernobjektoj aparte kaptis mian atenton: la studentoj estis lernantaj ĉinan ŝakon, tre bona ludo por disvolvi strategian pensadon.


Kun 300 instruistoj kaj 2 434 studentoj, la lernejo havas vastan manĝejon por provizi manĝojn al tiom da homoj. Ne for de la manĝejo, kelkaj studentoj provludas teatraĵon en la teatrejo. Krom praktiko de aktorado, la studentoj per teatro rakontas epizodojn de la historio de la lando kaj de la vivo de ĉinaj eminentuloj, kaj por tion fari ili bezonas mem esplori tiujn temojn kaj interŝanĝi siajn lernospertojn kun siaj kolegoj. Tiel la studentoj fariĝas scivolemaj kaj disvolvas kritikan pensadon.


Post tiu vizito, estas klare, ke ĉinaj politikoj pri edukado estas pragmataj kaj orientitaj al memperfektigo. Oni ne timas esplori novigajn rimedojn por plibonigi la edukan kvaliton kaj instigi la lernantojn apliki en la ĉiutaga vivo la sciojn akiritajn en lernejo. Samtempe, la eduka sistemo de Ĉinio estas sufiĉe fleksebla por ebligi, ke lernejoj adaptiĝu al la specifaj kondiĉoj de ĉiu loko kaj eĉ de ĉiu lernanto.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat