Pli ol dek amaskomunikiloj raportis pri memorkunveno por 100-a datreveno de naskiĝo de Laŭlum

BY:Sheng MinJune 16, 2023

La 10-an de junio en la sidejo de la Ĉina Internacia Komunika Grupo en Pekino okazis memorkunveno por la 100-a datreveno de la naskiĝo de s-ro Laŭlum (Li Shijun), kaj debutis liaj novaj libroj Kurso pri la Traduka Arto de Esperanto kaj Promeno tra l' Esperanta Literaturo. La memorkunveno estis okazigita de la Ĉina Esperanto-Ligo, Pekina Esperanto-Asocio, eldonejo Sinolingua, Fremdlingva Eldonejo kaj Azi-Pacifika Centro sub la Ĉina Internacia Komunika Grupo. Pli ol 80 personoj partoprenis la memorkunvenon eksterrete kaj rete. La evento gajnis eĥojn en la publiko.



Ĝis posttagmeze de la 14-a de junio, pli ol 10 amaskomunikiloj, inkluzive de la retejoj gmw.cn, chinanews.com.cn, china.com.cn, peoplechina.com.cn, espero.com.cn, beijingreview.com.cn, chinatoday.com.cn kaj tibet.cn, publikigis pli ol 40 novaĵojn rilate al la kunveno. Inter ili, la artikolo en chinanews.com.cn akiris pli ol 570 000 vizitojn.


Krome, rilataj raportoj afiŝitaj en eksterlandaj sociaj retoj, kiel Facebook, Twitter kaj Instagram, ricevis pozitivajn reagojn. Ili altiris atenton de So Jinsu, estrarano de Universala Esperanto-Asocio kaj prezidanto de Korea Esperanto-Asocio, Nishinaga Atushi, prezidanto de Azi-Oceania Komisiono de UEA, Ilia Sumilfia Dewi, prezidanto de Indonezia Esperanto-Asocio, Chimedtseren Enkhee, estrarano de Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio kaj prezidanto de Mongola Esperanto-Asocio kaj aliaj konataj esperantistoj.


Armena esperantistino Rita Mkrtchyan komentis: "Dankon, ke oni aperigis informon, kiu tre gravas por tuta esperantistaro! Bonegaj fotaĵoj, interesa alvoko (parolo), belege sonas la kanto 'Ho, mia kor'! Kia memoro pri elstaraj, famaj samideanoj, kiuj ĝis fino de la vivo, enmetas la 'ŝtonon' en konstruadon de nia Esperanto-kulturo, devas esti gravega por ĉiuj dankemaj loĝantoj de Esperantujo!"


Redaktoroj: Sheng Min kaj Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat