Xi Jinping sendis gratulmesaĝon al Forumo pri Tutmonda Administrado de Homaj Rajtoj

BY:Xie RuifengJune 14, 2023

La Forumo pri Tutmonda Administrado de Homaj Rajtoj malfermiĝis en Pekino la 14-an de junio, kaj tiutage ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulmesaĝon al la forumo.


Xi Jinping diris, ke en la tempo de severaj defioj alfrontantaj la tutmondan administradon de homaj rajtoj, Ĉinio staras por protekti homajn rajtojn kun sekureco, respektante la suverenecon kaj teritorian integrecon de ĉiuj landoj, alvokante ĉiujn landojn sekvi la vojon de paca disvolvado, kaj efikigi la Tutmondan Sekurecan Iniciaton.


Xi Jinping diris, ke Ĉinio proponas antaŭenigi homajn rajtojn kun disvolviĝo, efikigi la Tutmondan Disvolvan Iniciaton kaj certigi justajn rajtojn por homoj de ĉiuj landoj per modernigaj vojoj kun propraj trajtoj.


Xi Jinping emfazis, ke alprenante la popolon super ĉio, Ĉinio iras sur disvolva vojo de homaj rajtoj, kiu sekvas la tendencon de la tempo kaj konvenas al ĝiaj naciaj kondiĉoj, plifortigante homrajtan protekton en la progreso de ĉina modernigo. Ĉinio pretas kunlabori kun la resto de la mondo por agi laŭ la principoj enskribitaj en la Viena Deklaracio kaj Programo de Agado, antaŭenpuŝi pli grandan justecon, racion kaj inkluzivecon en tutmonda administrado de homaj rajtoj kaj antaŭenigi la disvolviĝon de la homara komunumo de komuna estonteco.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat