Internacia forumo pri homaj rajtoj malfermiĝis en Pekino

BY:Xie RuifengJune 14, 2023

La Forumo pri Tutmonda Administrado de Homaj Rajtoj malfermiĝis en Pekino la 14-an de junio, kaj ĝi altiris pli ol 300 partoprenantojn el preskaŭ 100 landoj kaj internaciaj organizoj, inkluzive de agentejoj de Unuiĝintaj Nacioj (UN).


La du-taga forumo havas la temon "Egaleco, Kunlaboro kaj Disvolviĝo: La 30-a Datreveno de la Viena Deklaracio kaj Agad-Programo kaj Tutmonda Administrado de Homaj Rajtoj". Krom la malferma ceremonio kaj la plenaj kunvenoj, okazos ankaŭ kvin paralelaj sesioj pri internacia kunlaboro.


La forumo estas kune gastigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj kaj la Ĉina Agentejo pri Internacia Disvolva Kunlaboro.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat