La 13-an de junio la ĉina registaro subskribis memorandon de interkompreno kun la hondura registaro pri komuna antaŭenigo de la iniciato "La Zono kaj Vojo". La du flankoj kune esploros konverĝajn punktojn de la du ekonomioj, aktive antaŭenigos politikan komunikadon, infrastrukturan konekteblecon, senbaran komercon, financan integriĝon kaj interpopolajn interŝanĝojn, plifortigos praktikan kunlaboron en diversaj kampoj, akcelos reciprokan profiton kaj reciprokan lernadon de civilizacioj, kaj atingos komunan disvolviĝon kaj prosperon.
(el ĈRI)
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat