Plibonigo de la medio en Lasao

BY:Rafael Henrique ZerbettoJune 14, 2023

Kiam mi vojaĝis al Xizang, elirinte la aviadilon mi vidis ĉirkaŭ mi belegajn verdajn montojn kun siaj pintoj kovritaj de neĝo, estigantaj belegan pejzaĝon. Mi ne estis en Lasao, sed oriente de ĝi, en la urbo Nyingchi.


Potala-palaco rigardata el Nanshan-parko. Sur la monto malantaŭ la palaco oni povas vidi arbidojn plantitajn en la pasintaj jaroj.


En la ĉirkaŭaĵoj de Nyingchi troveblas mirindaj pejzaĝoj kreitaj de la naturo laŭlonge de jarmiloj, kaj konservataj de la loka popolo, kiu de antikveco klopodas vivi en harmonio kun la naturo. Tie kutime nur la montopintoj superas la altecon de 3 000 metroj rilate al la marnivelo.


Dum kelkhora trajnvojaĝo de Nyingchi al Lasao, altitudo kreskas iom post iom kaj la pejzaĝo tra la fenestro ŝanĝiĝas de fekundaj montoj kovritaj de verdaj arbaroj al seka grundo plena de rokoj, kie nur herboj povas kreski. De la stacidomo al la hotelo, mi atente rigardis la pejzaĝon kaj subite detalo kaptis mian atenton: sur senarbaj montoj plenaj de grandaj rokoj, mi vidis ĝardenistojn plantantaj arbidojn kaj akvumantaj la grundon.


En la ĉirkaŭaĵoj de Lasao, ĉe la aŭtovojo inter la urbo kaj la lago Yamdrok, mi vidis nur stepon kun kaproj kaj poefagoj paŝtataj, kaj grandaj rokaj montoj sur kiuj nenio kreskas. Aparte la montoj ĉirkaŭ la urbo estas plenaj de rokoj, kaj sur ili oni vidas desegnitajn ŝtuparojn: oni klarigis al mi, ke laŭ la loka tradicio, post forpaso de familiano oni pagas monon al bonzo por desegni ŝtuparon sur roko, por ke la forpasinto glate atingu la ĉielon.


Verdo abundas en monto, kie antaŭe troviĝis nur seka grundo kaj rokoj kaj nun estas promenejo por la loka popolo.


Aliflanke, ĉe Lasao-rivero videblas multaj junaj arboj, evidente plantitaj antaŭ nelonge. Sur la montoj, eĉ sur tiuj plenaj de rokoj, troveblas irigaciaj sistemoj, kaj ne estas malfacile vidi ĝardeniston laborantan ĉe tiuj montoj: ili plantas kaj prizorgas arbojn, kaj en lokoj, kie arbo ankoraŭ ne povas kreski, ili fiksas la grundon per plantado de arbustoj. Evidente estas grandega investo en verdigo de la urbo kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj. Sed por kio? La klarigo estas, ke arboplantado plibonigos la kvaliton de la grundo kaj konservadon de akvo, kaj ankaŭ purigos la aeron. Plej grave, Lasao troviĝas en alteco de 3 650 metroj super la marnivelo -- ĝi estas unu el la plej altecaj urboj en la mondo -- kie la aero estas tre maldensa, kaj pro tio malfacilas spirado. Novaj arbaroj ĉirkaŭ la urbo provizos pli da oksigeno al la valo kie situas la urbo, mildigante la simptomojn de altituda malsano en turistoj kaj alportante pli bonan vivkvaliton al la loka popolo.


La arbarigo de regiono estas komplika tasko. Krom la bezono de irigacio por teni arbojn vivantaj, en kelkaj montoj la rokoj ne provizas spacon por ke radikoj de arbidoj profundiĝu en la teron, kaj la nutraĵoj troveblaj en la grundo foje estas netaŭgaj por kreskigo de arbo. Por solvi tion, oni disvolvis plurajn teknikojn, kiel ekzemple aldoni tavolon da fekunda grundo.


Vizito al Nanshan-parko helpis min kompreni, kiel oni faras tion: tiu bela parko konstruita ĉe monto rezultas de pionira projekto por verdigo de la areo de 221.5 hektaroj, kiu postulis plurajn eksperimentojn pri arboplantado en lokoj sub malsamaj kondiĉoj, en malsamaj altitudoj kaj en malsamaj sezonoj de la jaro. El la eksperimento rezultis valora sciaro pri la plej taŭgaj plantadteknikoj kaj plantoj uzeblaj en ĉiuj kondiĉoj. La parko fariĝis mejloŝtona atingo pri plantado de arbaro sur seka aŭ duonseka grundo en altitudo de 3 900 metroj super la marnivelo. 


Vizitantoj rigardas la urbon starantaj sur vitra platformo en Nanshan-parko.


Ĝis nun, ok projektoj pri arboplantado estis jam sukcese realigitaj en la loko, kun pli ol 1.2 miliono da arboj el pli ol 100 malsamaj specioj plantitaj, kaj la arbarigo de Nanshan ĉiujare rezultas je ŝparo de pli ol 4 milionoj da juanoj pri konservado de grundo kaj akvo, kaptado de karbono, ellasado de oksigeno kaj purigado de aero. Nanshan-parko populariĝis inter lokanoj: familioj promenas, junuloj renkontiĝas, homoj praktikas sportojn... El tie oni havas belan rigardon de la fama Potala-palaco, la plej fama vidindejo de Lasao, kaj vitraj platformoj estis konstruitaj en la plej konvenaj lokoj por rigardi ĝin.


Nuntempe, Lasao antaŭenigas novan serion da verdigaj projektoj laŭ dekjara plano (2021-2030) en la norda kaj suda montoj, kun la celo "verdigi la montojn kaj riverojn en kvin jaroj kaj verdigi Lasaon en dek jaroj". Kun planita investo je preskaŭ 28 miliardoj da juanoj, la projekto aldonos 133 333 hektarojn da verdo.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat