Delegitaro de la brazila Partio de Laboristoj vizitas Ĉinion

| 2023-06-13
Bookmark and Share

Delegitaro de la brazila Partio de Laboristoj (PT, laŭ la portugallingva mallongigo) kun 20 membroj atingis Pekinon nokte de la 12-a de junio por fari socipolitikan interŝanĝon kun la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). La vizito daŭros dek tagojn.



Tiu estas la unua vizito de delegitaro de PT al Ĉinio post la pandemio de KOVIM-19, kaj estas sinsekvo de kunlabora interkonsento inter PT kaj KPĈ, kies celo estas plifortigi socipolitikajn interŝanĝojn.


Dum la 10-taga vizito, la delegitaro de PT ĉeestos diversajn aktivaĵojn kaj politikajn debatojn, kaj partoprenos teknikajn vizitojn por koni surloke iniciatojn kaj politikojn de Ĉinio.


Laŭ la sekretariejo pri eksterlandaj rilatoj de PT, reciproka kunlaboro inter PT kaj KPĈ donos al la partio novajn manierojn rigardi la postulojn de la brazila popolo, inter aliaj politikaj celoj.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: PT






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments