Lastatempe la kvara volumo de la libro Xi Jinping: Regado de Ĉinio en la franca, rusa, araba, hispana, portugala, germana, japana kaj la tradicia ĉina lingvoj estis eldonita de la Fremdlingva Eldonejo. La libro estas aĉetebla en Ĉinio kaj aliaj landoj.
La kvara volumo estas redaktita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, la Instituto de Partia Historio kaj Literaturo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ĉina Internacia Komunika Grupo, kaj enhavas artikolojn de 109 paroloj kaj verkoj de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, de la 3a de februaro 2020 ĝis la 10a de majo 2022, kune kun 45 fotoj faritaj ekde januaro 2020.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat