Okazis memorkunveno por 100-a datreveno de naskiĝo de Laŭlum

BY:Xie RuifengJune 10, 2023


Posttagmeze de la 10-a de junio okazis memor-kunveno por 100-a datreveno de naskiĝo de ĉina veterana esperantisto Laŭlum (Li Shijun) en la konstruaĵo de la Ĉina Internacia Komunika Grupo (ĈIKG). Ankaŭ viziteblas la kunveno per la apo Tencent, kaj entute pli ol 80 homoj partoprenis en la evento eksterrete kaj rete. En la kunveno debutis la libroj Kurso pri la Traduka Arto de Esperanto kaj Promeno tra l’Esperanta Literaturo de Laŭlum, eldonitaj de la eldonejo Sinolingua.


En la kunveno


Prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) kaj vicprezidanto de ĈIKG Liu Dawei, eksa prezidanto de ĈEL kaj eksa vicĉefrekdaktoro de El Popola Ĉinio Tan Xiuzhu, estro de la eldonejo Sinolingua kaj vicprezidanto de ĈEL Wang Junxiao, direktoro de la Azi-pacifika Centro de ĈIKG kaj vicprezidanto de ĈEL Chen Wenge, vicdirektoro de la Azi-pacifika Centro de ĈIKG kaj vicprezidanto de ĈEL Wang Hanping, vicestro de Ĉina Akademio de Traduko Wang Fei, ĉeestis la kunvenon. Krome, ankaŭ alvenis filo kaj bofilino de Laŭlum, iamaj lernantoj kaj iamaj kolegoj de Laŭlum kaj reprezentantoj de diverslokaj esperantistoj.


Liu Dawei faras paroladon.


En sia parolado, Liu Dawei diris, ke Laŭlum estas eminentulo inter esperantistoj kiu surŝultrigas al si la idealon de Esperanto, li sekvas la spiritojn de persistemo, patriotismo kaj disvastigo por Esperanto, kaj li faras grandajn kontrubojn al la ĉina Esperanto-movado kaj internaciaj interŝanĝoj. Liu Dawei diris, ke la plej bona memoro al Laŭlum estas heredi liajn spiritojn kaj fari detalajn agojn per Esperanto en konstruado de la ĉina moderna civilizacio kaj homara komunumo de komuna estonteco.


Wang Hanping prezidas la kunvenon.


Li Chaoyang, filo de Laŭlum, prelegis pri sia patro kaj lia sindediĉoal Esperanto. Ankaŭ reprezentantoj de kolegoj kaj lernantoj de Laŭlum prelegis pri siaj spertoj akiritaj kun Laŭlum. Iliaj rakontoj vivece prezentis la aspekton de Laŭlum, kiu kuraĝigas ĉiujn daŭre klopodi por la internacia lingvo.


Wang Junxiao diskonigas la du librojn.


La du libroj Kurso pri la Traduka Arto de Esperanto kaj Promeno tra l’Esperanta Literaturo de Laŭlum debutis en la kunveno. Laŭ Wang Junxiao, la du libroj estas lernolibroj por universitataj studentoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat