Konservado de la manuskriptoj de Phuri

BY:Rafael Henrique ZerbettoJune 8, 2023

La manuskriptoj de Phuri estas la plej antikva kolekto de la tibeta literaturo. Ili estis malkovritaj en 2002 en la vilaĝo Phuri de la urbo Xigaze en Xizang de Ĉinio. La verkoj estas ĉirkaŭ 12 mil paĝoj de tibetaj klasikaĵoj kaj dokumentoj, inkluzive de religia literaturo, poemoj kaj biografioj. Tiuj manuskriptoj, verkitaj antaŭ ol la 14-a jarcento, ekde 2007 estas konservataj en la biblioteko de Xizang-a Universitato en Lasao, kie fakuloj restaŭras, katalogas kaj ciferigas la antikvajn verkojn. En 2018, fotokopioj de la manuskriptoj estis publikigitaj en libro, dividita en du volumoj kun pli ol 800 paĝoj, enhavantaj ĉirkaŭ 5% de la manuskriptoj.


Manuskriptoj de Phuri eksponataj en la biblioteko de Xizang-a Universitato   Manuskripto restaŭrita de fakuloj


Pecoj de damaĝitaj manuskriptoj atendas restaŭron.


Unua volumo de la libro


Manuskriptoj de Phuri: tiu libro faciligas aliron de la tutmonda publiko al tiuj antikvaj verkoj. 


 Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat