Ĉina civilizacio en Nacia Muzeo de Ĉinio

BY:Xie RuifengJune 6, 2023

En la Nacia Muzeo de Ĉinio estas pli ol 1 430 mil konservaĵoj. Ili plene montras la heredadon kaj brilecon de kvinmiljara ĉina civilizacio.


Vizitantoj atente rigardas jadan drakon.


Ĝi estas vin-glaciiga ujo. Oni povas diri, ke ĝi estas la monde plej antikva fridujo, kaj ankaŭ funkciis kiel grava ujo por ritoj.


Bronza ujo Zun, ornamita per kvar ŝafoj, estas la plej granda ĉi-tipa ujo de Shang-dinastio (1600 a.K. - 1046 a.K.).


Argilaj armeanaj figuroj de Han-dinastio (206 a.K.-220). Ili montras, ke la armeo ne plu mikse uzis armean ĉaron kaj kavalerion kaj kavalerio fariĝis ĉefa militforto.


Argila statuo pri muzikludanto sur kamelo. Ĝi atestas la prosperon de arto kaj metiaro de Tang-dinastio (618-907) kaj kulturajn interŝanĝojn laŭ la antikva Silka Vojo.


Vizitantoj rigardas leporan kapon (desegnita de italo Giuseppe Castiglione). Ĝi estis forrabita de britaj kaj francaj militistoj dum la Unua Opia Milito (1840-1842) kaj revenis al Ĉinio en 2013.


Vizitantoj fotiĝas per saĝtelefonoj en sceno de 80-90-jaroj de la pasinta jarcento.


Vizitantoj rigardas specimenon de grundo el la Luno.


Novstila spackostumo Feitian altiras atenton de vizitantoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat