Liu Wenwen estas juna instruistino ĉe la Ŝanhaja Konservatorio de Muziko kaj la unua doktorino pri suona-o en Ĉinio. Per la tradicia ĉina blovinstrumento suona-o, iom simila al hobojo, ŝi ludis sur internacia scenejo. Viveca kaj sonbunta muzikaĵo igis ŝin fama kaj donis al ŝi laŭdojn de multaj ĉinoj kaj eksterlandanoj, pli da homoj ekkonis suona-on kaj vidis la heredadon kaj evoluon de tiu tradicia ĉina muzikilo.
Liu Wenwen naskiĝis en Jining, Shandong-provinco, kaj ŝiaj gepatroj estas lokaj suona-istoj. Liu Wenwen kutimis sin prezenti kun siaj gepatroj, kiam ŝi estis infano. Krom suona-o, ŝi ankaŭ scias pri multaj ĉinaj operoj kaj popolmuzikaĵoj. Sed tiam ŝi ne ŝatis suona-on, opiniante, ke ĝi estas tre ekstermoda. Sed kiam ŝi aŭdis la suona-an muzikon de Liu Ying, la plej konata suona-ludisto, ŝi subite malkovris, ke la sonoj de suona-o povas esti tiom belaj. Ekde tiam, ŝi volis lerni suona-on. En 2008, Liu Wenwen estis akceptita de la Ŝanhaja Konservatorio de Muziko kaj lernis de Liu Ying. Subtenata de Liu Ying, Liu Wenwen post longa srebado sukcesis iĝi la unua doktorino pri suona-o en Ĉinio. Ŝi provis kombini simfonion, ĵazon, rokon kaj suona-on, kaj sin prezentadis en pli ol 20 landoj. "Nun mi povas diri kun granda fiero, ke mi estas suona-isto!"
Interese estas, ke suona-o, kiu estis vaste uzata en antikva Ĉinio, estis enkondukita el la Centra Azio laŭ la Silka Vojo.
Fakuloj diris, ke suona-o naskiĝis en la persa Aĥemenida Imperio. La vorto "suona" devenis de la persa vorto surnāy. Ĝi estis enkondukita en la ĉinan regionon Xinjiang en la tria jarcento. Pri tio la plej kredinda atesto estas homa statueto ludanta suona-on surĉevale el la dinastio Tang (618-907). Suona-o eniĝis en centran Ĉinion dum la dinastio Yuan (1206-1368), kaj ĝi vaste disvastiĝis en la dinastio Ming (1368-1644).
La strukturo de suona-o igas homojn facile elblovi ege laŭtajn sonojn, sed ne estas facile regi la tonojn, nek eligi kompleksajn melodiojn. Ĝi estis ĉefe uzata por militaj celoj en sia origina loko. Ankaŭ kiam ĝi venis en Ĉinion, oni same tiel uzis ĝin. Nur en la dinastio Qing (1616-1911), ĝi estis vaste uzata en civilaj ceremonioj, ekzemple geedziĝo kaj entombigo. Jen kial Liu Wenwen pensis, ke suona-o estis malmoderna.
Nuntempe, Ĉinio havas siajn proprajn naciajn orkestrojn. Suona-o ludis la rolon de latuno en orkestro pro la unika sono. En 1950, la fama suona-a muzikaĵo "Birdoj omaĝas fenikson" aperis, kaj multaj popolaj suona-istoj komencis verki aŭ adapti solojn ludatajn per suona-o. En la 1990-aj jaroj aperis konĉertoj. En 1993, Guo Yazhi, fama blovinstrumenta ludisto, inventis kernan aparaton por suona-o, kiu ebligis al la tradicia suona-o aperigi kromatan kaj dekdutonan sistemon, fortiginte la esprimpovon de la instrumento. La 20-an de majo 2006, suona-arto estis aprobita de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj estis enlistigita en la unua aro de naciaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat