Banala travivaĵo de himalaja birdeto

BY:Rafael Henrique ZerbettoJune 5, 2023

La lago Yamdrok en Xizang de Ĉinio troviĝas en alteco de 4 441 metroj super la marnivelo. Proksime de ĝi estas monto, kies pinto troviĝas en alteco de 4 998 metroj. Sur la montopinto, kie turistoj ŝatas fotiĝi apud ŝildo indikanta la altecon de la loko, kaj tie oni povas vidi diversspecajn birdojn. Pro la maldensa aero, estas malfacile por birdeto tie flugi, kaj kelkaj, depende de la aerdenseco en tiu momento, ne sukcesas superi tiun altecon. La 21-an de majo, ni sukcesis foti birdeton provantan grimpi stupaon por atingi lokon, kiun ĝi ne sukcesis atingi flugante.


Iom da ripozo kaj koncentriĝo antaŭ ol la provo


Impulso kaj... supren!


La birdeto klopodas teni ŝtonon por eviti falon.


Pretiĝo por surteriĝi!


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat