Relokigo de vilaĝoj: ilo por malaperigo de malriĉeco

BY:Rafael Henrique ZerbettoJune 2, 2023

Kiel parto de la laboro por malaperigi malriĉecon en Ĉinio, pluraj vilaĝoj tra la lando estis relokigitaj el lokoj tre malfacile alireblaj al lokoj kun pli bonaj ekonomiaj perspektivoj. Ĉiu familio mem elektis translokiĝi aŭ resti, sed la vasta plimulto preferis transloĝiĝi al nova loko pro la emo havi vivon pli oportunan.


Vilaĝanoj en etnaj vestaĵoj en la vilaĝo Xigamenba


Pro tio, ke lokaj registaroj adaptis tiun politikon laŭ la lokaj kondiĉoj, translokiĝintoj en malsamaj regionoj de la lando ricevis malsamajn avantaĝojn, sed ĝenerale eblas mencii, ke ili nun loĝas en novaj domoj, pli grandaj, sekuraj kaj komfortaj ol la antaŭaj, loĝas proksime al aŭtovojoj kaj havas pli oportunan aliron al edukado, kuracado, transporto, laboro ktp.


La vilaĝoj Lugu kaj Guodeng en la urbeto Gandeng de la urbo Milin en Xizang estas ekzemploj utilaj por helpi nin kompreni tiun politikon: ili ambaŭ troviĝas en lokoj tre foraj kaj malfacile alireblaj, kun malabundo de rimedoj, sekve ambaŭ vilaĝoj havis malbonan ekonomian perspektivon. Pro tio, la plej bona solvo plibonigi la vivojn de tiuj vilaĝanoj estis proponi al ili translokiĝon, kaj kun tiu celo estis kreita la vilaĝo Xigamenba en la urbeto Qiangna, konstruita apud ekspresa aŭtovojo, kiu ligas ĝin al la flughaveno de la urbo Nyingchi kaj al la aŭtoŝoseo Gangpai, en loko plena de rimedoj por enspezigo de la vilaĝanoj. Homoj transloĝiĝis al la nova vilaĝo en 2003.


La kondiĉoj en Xigamenba estas pli favoraj por agrikulturo kaj komerco, sed ne nur: situanta dum la vojo inter Nyingchi kaj la fama turismejo granda kanjono Yarlung Zangbo, la vilaĝo donis al siaj loĝantoj oportunojn diversigi siajn enspezfontojn per kultura turismo kaj komerco de etnaj metiartaĵoj: plejparto de la loĝantoj estas el la etno lhopa, sed estas ankaŭ homoj el la etnoj tibeta kaj monpa.


Tradicia procezo de paperfarado en Xizang


Dum vizito al lokaj familioj, eblas konstati, ke plejparto el ili bone fartas kaj havas multajn enspezfontojn. Ni trovis unu familion en situacio iomete malpli bona: geedza paro kiu dependas de registara monsubteno, luado de grundo kaj malgranda butiko por vivtenado. Kvankam neniu el ili havas diplomon, tamen ili ĝojas, ke ilia nura filino nun studas en universitato en la najbara provinco Sichuan.


En 2015, la loka entreprenanto Dodeng -- kun 20-jara sperto pri paperfarado -- kune kun aliaj kvar vilaĝanoj, fondis kooperativon pri farado de la tradicia tibeta papero. Tri jarojn poste, subtenata de la registaro, Dodeng sukcesis ampleksigi la negocojn de la kooperativo, kiu nun ankaŭ procesas lignon, fabrikas incenson kaj ricevas grupojn de turistoj kiuj volas sperti paperfaradon kaj metiartojn. Inter la paperaĵoj produktitaj de la kooperativo troviĝas kajeroj, lanternoj, Thangka-oj, kovertoj kaj paperfolioj, kies vendosumo ekde la fondiĝo de la kooperativo jam superis 4 milionojn da juanoj. Vendoj de incenso, artaĵoj el ligno kaj aliaj produktoj jam sume superas 400 mil juanojn.


Alvenintaj turistoj unue vizitas ĉambron kie lokaj paperaĵoj estas eksponataj. En la sekvaj du ĉambroj ili akompanas la procezon de paperfarado: oni sekigas kaj pulvorigas la lokan herbon Stellera chamaejasma, sekve oni kuiras kaj filtras ĝian pulpon kaj muldas ĝin. Fine, oni sekigas la paperon, kio postulas du aŭ tri tagojn. Sekve turistoj vizitas atelieron pri incensofarado, kie troviĝas pli ol 30 malsamspecaj incensoj faritaj el lokaj medicinaj herboj. La lasta ĉambro estas muzeo, kie antikvaĵoj kaj tradiciaj manartaĵoj de Ĉinio estas eksponataj.


Loĝejo de loka familio en la vilaĝo Xigamenba


Fine de la tago, loka familio invitas nin trinki buterteon, tradicia trinkaĵo de Xizang. Kelkjara knabino ludas ekster la domo, kaj la temperaturo malaltiĝas, avertante pri la baldaŭa sunsubiro: estas tempo por reveni al Nyingchi. Ni adiaŭas la vilaĝanojn kun la sento, ke ili sukcesos atingi vivnivelon eĉ pli altan dum la sekvaj jardekoj.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat