Vestiĝoj, nova bitalbumeto de Martin & La Talpoj

BY:Rafael Henrique ZerbettoJune 2, 2023

Vestiĝoj, nova bitalbumeto de Martin & La Talpoj, eldonita de Vinilkosmo ĉi-jare, konservas la saman muzikstilon de la pasintaj albumoj, tamen kun melodioj ĝenerale pli milda ol tiuj de ĝiaj aliaj albumoj. Ĉu konsekvence de maturiĝo de tiu muzika projekto laŭlonge de tiom da jaroj? De la eldono de la pasinta albumo, Superbazaro, al tiu ĉi, jam pasis naŭ jaroj!



La melodio de la unua kanto, kiu nomas tiun ĉi bitalbumeton, memorigas min pri la unua albumo de la bando, Pli ol nenio, ŝajne pro la mikso de akustikaj kaj elektraj sonoj, kio fariĝis marko de ĝi. La teksto esploras temon iom kliŝa en muziko: la fino de amrilato, kaj tion faras en maniero samtempe simpla kaj profunda.


En la sekva kanto, "La dioj", akustikaj muzikiloj ĉefrolas, la melodio estas gaja kaj, laŭ mi, bonega por aŭskulti dum vojaĝo. Surprize, la teksto rakontas pri vojaĝo... al paradizo!


"Ĉiukaze" estas kanto kiu komenciĝis kun simplaj teksto kaj melodio, sed laŭ ĝia evoluo oni sentas fortan emon kunkanti. La teksto temas pri sufero kaŭzita de perdo de amata homo.


"La vero" estas alia vigla kanto kun danciga melodio, kiu certe plaĉos al ĉiuj. La teksto temas pri la fakto, ke ne ĉiam indas diri la veron: oni povas mensogi, ekzemple, pri negravaĵoj aŭ por protekti iun. Sed ĝi ankaŭ entenas gravan konsilon: neniam mensogu al vi mem!


"Kion vi deziras" temas pri la aflikto ne havi tion, kion ni deziras, malgraŭ nia strebado. Elektraj muzikiloj krias, kvazaŭ en ĉagreno, sed Martin milde kantas, kvazaŭ konformita kun tiu vero kiu turmentas nin dum la vivo.


La lasta kanto de tiu ĉi bitalbumeto, "Tempo", havas viglan melodion kiu aparte plaĉis al mi. Ĝia teksto temas pri maljuniĝo, kio dependas de tempopaso. La kanto petas al tempo iri lante, sed ĝi iras rapide dum ni aŭskultas tiun ĉi bitalbumeton!


En la retejo de Vinilkosmo vi povas senpage aŭskulti peceton de la kantoj kaj aĉeti la bitalbumeton: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/martin-la-talpoj-105/3-vesti%C4%9Doj.html


 Abonantoj de Vinilkosmo-ABONKLUBO povas senpage aŭskulti la tutan katalogon de Vinilkosmo per elsendfluo. Vi povas aboni ĝin ĉe https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/vinilkosmo-abonklubo.html 


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat