Shenzhou-16 kupliĝis kun ĉina kosmostacio

BY:Xie RuifengMay 31, 2023


Ĉina kosmoŝipo Shenzhou-16 sukcese kupliĝis kun la kosmostacio la 30-an de majo. Laŭ la Ĉina Agentejo de Homloĝata Kosmoŝipo, la tuta procezo daŭris proksimume 6.5 horojn.


Poste, la tri astronaŭtoj de Shenzhou-16 eniris la kernan modulon de la kosmostacio kaj renkontiĝis kun alia astronaŭta triopo, komencante novan alternon de enorbitaj skipoj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat