Turismo alportis prosperon al urbeto Lulang en Xizang

BY:Rafael Henrique ZerbettoMay 31, 2023

La vilaĝo Zhaxigang en la urbeto Lulang de la urbo Nyingchi en Xizang estas belega loko, kie troviĝas mirindaj pejzaĝoj, pura akvo kaj bonaj kampoj por agrikulturo kaj bestobredado. Malgraŭ tio, multaj lokaj familioj estis vivantaj en malriĉeco. La konstruado de aŭtovojo liganta Nyingchi al Lulang faciligis komercon de lokaj agrikulturaj produktoj kaj oportunigis la alvenon de turistoj. Sekve, helpe de la loka registaro, multaj familioj en Lulang entreprenis en negocoj rilataj al turismo kaj tiel akiris aldonan enspezfonton. En la vilaĝo Zhaxigang, multaj familioj malfermis gastejojn por turistoj.


Posedanto de gastejo en la vilaĝo Zhaxigang


Gastejo en la vilaĝo Zhaxigang


Bela pejzaĝo rigardebla tra fenestro de ĉambro en gastejo de la vilaĝo Zhaxigang


La vilaĝo Zhaxigang en Xizang


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat