Inaŭguriĝis Erhai-forumo pri Tutmonda Konstruado de Ekologia Civilizacio

BY:Xie RuifengMay 30, 2023


La 28-an de majo inaŭguriĝis Erhai-forumo pri Tutmonda Konstruado de Ekologia Civilizacio en Dali de Yunnan-provinco. La forumo, kun la ĉeftemo "harmonia kunvivado de homaro kaj naturo por komuna vojo al moderniĝo", altiris preskaŭ 400 invititojn ĉeesti kaj fari diskutojn kaj interŝanĝojn, inkluzive de membro de la Ĉina Akademio de Sciencoj, prezidanto de la Ĉina Internacia Komunika Grupo, vic-ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, ambasadoro de Kolombio en Ĉinio, ambasadoro de Namibio en Ĉinio.


Por antaŭenpuŝi tutmondan konstruadon de ekologia civilizacio kaj de pura kaj bela medio, en la forumo oni alvokis "esplorado de novaj formoj de homa civilizacio kaj akcelado de konstruado de harmonio inter homaro kaj naturo", kio signifas: kune akceli konstruadon de harmonio inter homaro kaj la naturo, diskonigi la koncepton "klaraj riveroj kaj verdaj montoj estas valoraj riĉaĵoj", fari sisteman rebonigon al la medio kaj antaŭenpuŝi verdan transformiĝon de disvolv-maniero kaj vivmaniero por trovi vojon por konstrui ekologian civilizacion.


Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat