Plenvizaĝa foto de blanka granda pando

BY:Xie RuifengMay 30, 2023

La 27-an de majo Wolong-a Nacia Naturrezervejo en Sichuan-provinco, Ĉinio, publikigis serion da fotoj kaj videaĵoj pri la ununura blanka granda pando, inkluzive de ĝia plenvizaĝa foto.  



En aprilo 2019 en la naturrezervejo transruĝa fotilo en la alteco de du mil metroj super marnivelo unuafoje fotis la profilon de blanka granda pando, kiu estas la monde ununura trovita ĝis nun. La rezervejo tuj komencis monitoradon al la granda pando kaj jam kolektis preskaŭ mil efikajn datumojn.



La fotoj kaj videaĵoj montras iujn rutinojn de la blanka granda pando, reflektante, ke la naturrezervejo liveras sufiĉe da manĝaĵoj kaj sekuran habitaton por sovaĝaj grandaj pandoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat