Impresoj pri Nankino

BY:Rafael Henrique ZerbettoMay 29, 2023

Funkciinta kiel ĉefurbo de pluraj dinastioj de Ĉinio, Nankino profunde influis historion kaj kulturon de Ĉinio. Sed tio, kion ni unue rimarkas alveninte tie, estas la fakto, ke Nankino estas ankaŭ urbo de novigo, kiu apartenas al la Reto de Kreemaj Urboj de Unesko.


La granda pando Jiujiu en la bestoĝardeno Hongshan


Tiu novigema spirito estas rimarkebla dum vizito al la bestoĝardeno Hongshan. Laŭlonge de historio, bestoĝardenoj estis uzataj por konservi arojn da vivaj specimenoj de bestoj por esti studataj de sciencistoj kaj eksponataj al la publiko. Sed, nuntempe, estas pli facile kaj malmultekoste sendi esploriston por studi bestojn en la naturo, en ilia origina medio, do kial ni ankoraŭ bezonas bestoĝardenojn en la 21-a jarcento? Tiu demando estigis varman debaton tra la mondo. Kiun rolon bestoĝardenoj povas ludi en edukado pri mediprotekto kaj protektado de endanĝerigitaj specioj? Kiel bestoĝardenoj povas helpi nin antaŭenigi harmonian kunekziston inter homoj kaj naturo?


En urbego kiel Nankino, multaj homoj rememoras, ke en bestoĝardeno ili unuafoje vidis sovaĝan beston por la unua fojo. Lastatempe, la bestoĝardeno Hongshan fokusiĝis pri alpreno de novaj bred-teknikoj kun la celo plibonigi sian edukan rolon kaj samtempe provizi pli komfortan vivon al la bestoj tie vivantaj. Nun multaj bestoj vivas en la areo pli simila al sia natura medio, kaj per bredado de malsamaj specioj kune, la bestoĝardeno montras al vizitantoj kiel malsamaj specioj interagas, emfazante la gravecon de konservado de biodiverseco.


Ekster la bestoĝardeno, scienca esplorado okazas en multaj lokoj, kiel ekzemple la Nankina Instituto pri Geologio kaj Paleontologio, kiu apartenas al la Ĉina Akademio de Sciencoj kaj estas fama esplorejo pri studoj de rokoj kaj fosilioj, kun vasta kolekto kiu entenas multajn raraĵojn, kiel ekzemple la plej antikva konata fosilio de floro kaj specimenoj de luna grundo kolektita de la ĉina senpilota misio Chang'e-5. En tiu instituto, esplorado pri la origino kaj disvolvado de vivo en nia planedo okazas ĉe la Ŝtata Pintnivela Laboratorio pri Paleontologio kaj Stratigrafio.



Ne for de tiu laboratorio, kie sciencistoj alprenas modernajn teknikojn por studi la impresan kolekton de fosilioj, vizitantoj lernas pri evoluo de vivo en nia planedo en la muzeo, kie pluraj fosilioj estas eksponataj: de mikroskopaj aroj da bakterioj ĝis grandegaj dinosaŭroj. Tiu muzeo estas nepre vizitinda.


En Nankino, eĉ iri al drinkejo aŭ kafejo povas esti tre interesa sperto kiu miksas tradicion kaj modernecon. En la Historia Pitoreskejo ĉe la Malgranda Okcidenta Lago, renovigitaj antikvaj kortoj najbaras modernan arkitekturon, kaj ene de tiuj konstruaĵoj oni povas trovi atelieron de heredanto de tradicia manartaĵo, kiu siavice uzas la tradician teknikon ne nur por krei tradiciajn produktojn, sed ankaŭ tiujn kun avangarda dezajno. Ne for de tie, dezajnisto studas la formojn kaj spurojn postlasitajn de vermoj kaj insektoj por krei surbaze de ili. Li eĉ verkis libron surbaze de spuroj postlasitaj de raŭpo!


Ankaŭ produktado de kreskaĵoj kaj fruktoj en Nankino povas esti noviga: Nanjing-a Qiaofeng-a Agrikultur-disvolva Kompanio kreskigas tomatojn kaj kreskaĵojn en forcejoj kun aŭtomata sistemo por provizi al la plantoj sterkon kaj akvon, kio pliefikigas la produktadon. Per la uzo de natura lumo anstataŭ tiu artefarita, ili sukcesis redukti koston de produktado je 50% kompare kun similaj forcejoj kiuj uzas artefaritan lumon por akceli la kreskadon. Dume, en la urbo restoracioj uzas legomojn kaj viandon ne nur por kuirado de tradiciaj nankinaj pladoj, sed ankaŭ por krei novajn receptojn surbaze de malsamaj kuirartaj skoloj.



Kaj se vi decidos manĝi ĉe Qinhuai-a Turisma Zono, vi refoje estos impresita de la intermiksiĝo de tradicio kaj novigo ĉirkaŭ vi. Nankina Imperi-ekzamena Muzeo, ekzemple, estas moderna subtera kontruaĵo en tiu areo, kie elementoj de la pasinteco miksiĝas kun modernaj teknikoj uzataj en la ekspozicio de la muzeo. Antaŭ la Konfucea Templo, fraŭlinoj vestitaj en tradiciaj ĉinaj vestaĵoj sin fotas per modernaj poŝtelefonoj, dum aliaj homoj, vestitaj en nuntempaj vestaĵoj, rajdas malnovstilan rikiŝon surstrate.


Gravega por historio kaj kulturo de Ĉinio, Nankino estas bunta moderna urbo kie tradicio kaj novigo kune marŝas man-en-mane.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat