Nanxun-urbeto, praktikejo de ĉina modernigo ĉe Jangzio

BY:Xie RuifengMay 26, 2023

Nanxun-urbeto situas ĉe la delto de Jangzio. Ĝi estas la unua antikva urbeto de sudorienta Ĉinio, enlistigita kiel monda kultura heredaĵo. La urbeto havas longan historion kaj riĉan kulturon, kio igas la lokon porti apartan ĉarmon kaj propran folkloran kutimon. En la 18-a de januaro, la turismejo de la urbeto anoncis, ke ĝia vidindejo kun 2.18 kvadrataj kilometroj estos senpage vizitebla. La urbeto akcelas konstruadon de trajtaj turismaj stratoj, kaj anticipe ĝi akceptos pli ol 10 milionojn da vizitoj ĝis la fino de la kuranta jaro.






Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat