Altrapida trajno en la plej alta regiono de Ĉinio!

BY:Rafael Henrique ZerbettoMay 24, 2023

Antaŭ du jaroj estis inaŭgurita la unua altrapida fervojo de Xizang (Tibeto), kunliganta la urbojn Nyingchi kaj Lasao. La altrapida fervojo draste reduktis la tempon bezonatan por vojaĝo inter la du urboj kaj oportunigis vojaĝon por turistoj kaj lokaj homoj. Tiu estas la altrapida fervojo en plej alta altitudo en la mondo, kaj ĝia konstruado postulis solvojn de pluraj inĝenieriaj defioj. 


Pasaĝeroj eniras la altrapidan trajnon Fuxing en Nyingchi.


Anoncoj en la trajnoj estas en tri lingvoj: la ĉina, la angla kaj la tibeta.


Virinoj en tradiciaj vestaĵoj bonvenigas gastojn en la stacidomo de Lasao.


Muzikistoj bonvenigas gastojn en la stacidomo de Lasao. 


Raportis: Rafael Henrique Zerbetto





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat