Xi Jinping sendis gratulmesaĝon al Forumo pri Disvolvado de Xizang de Ĉinio en 2023

BY:Xie RuifengMay 24, 2023


La 23-an de majo, ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulmesaĝon al la Forumo pri Disvolvado de Xizang de Ĉinio en 2023.


Xi Jinping rimarkigis, ke popola feliĉo estas la plej esenca homrajto, kaj disvolvado estas la ŝlosilo por igi la popolon feliĉa. Depost la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio en 2012, subtenata de la centra registaro kaj la tutlanda popolo, xizang-aj ŝtatoficistoj kaj amasoj el ĉiuj etnoj laboras kaj klopodas spite al ĉiaj malfaciloj, tiel ke la regiono ĝisfunde forlasis absolutan malriĉecon, kiu katenis lokanojn dum miloj da jaroj. Kaj nun, Xizang, same kiel aliaj lokoj de la lando, fariĝis bonfarta socio en ĉiuj aspektoj, kaj ĉie en ĝi videblas vivecaj kaj viglaj prosperoj kaj progresoj.


Xi esperas, ke survoje al ĉina modernigo, Xizang totale, precize kaj plene efektivigos la novan koncepton pri disvolvado, rapidigos altkvalitan disvolviĝon, kaj senlace faros la regionon pli integra, riĉa, civilizita, harmonia, bela, kaj karakterizata de socialisma modernigo, por ke la loka popolo havu pli bonan vivon.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat