Ĉinio urĝas G7 ĉesigi sensaciadon per aferoj rilataj al Ĉinio

BY:Xie RuifengMay 22, 2023

La 20-an de majo la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj deklaris, ke ĝi prezentis severan traktadon al Japanio, la gastiganto de la pintkunveno de la Grupo 7 (G7), kaj aliaj koncernaj partioj, post kiam la grupo faris riproĉon al Ĉinio pri temoj rilataj al Taiwan, Hongkongo, Xinjiang kaj Xizang.


Diris la deklaro, ke malgraŭ serioza zorgado de Ĉinio, G7 per supre menciitaj temoj kalumniis kaj atakis Ĉinion kaj senkrupule intervenis en la internajn aferojn de Ĉinio. Tion Ĉinio forte bedaŭras kaj firme oponas, kaj faris severan traktadon al Japanio kaj aliaj koncernaj partioj.


La deklaro montris, ke Taiwan estas Taiwan de Ĉinio kaj solvo de la taiwan-a demando estas ĉina interna afero. Ĝi reasertis, ke la principo pri unu Ĉinio estas la solida ankro por paco kaj stabileco trans la Taiwan-a Markolo.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat