Amikaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Centra Azio profitigas lokanojn

BY:Sheng MinMay 19, 2023

En la 18-a kaj la 19-a de majo okazas en la urbo Xi'an la Pintkunveno de Ĉinio kaj Centra Azio. Ĉina prezidanto Xi Jinping prezidas la pintkunvenon, kaj kazaĥa prezidento Kassym-Jomart Tokayev, kirgiza prezidento Kurmanbek Bakiyev, taĝika prezidento Emomali Rahm, turkmena prezidento Serdar Berdimuhamedov kaj uzbeka prezidento Shavkat Mirziyoyev laŭinvite ĉeestas la pintkunvenon.


Ekde la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj la kvin landoj antaŭ 31 jaroj, ili daŭre profundigas ekonomian kaj komercan kunlaboron kaj atingas realajn kaj fruktodonajn rezultojn, kiuj profitigas siajn popolojn. En Kirgizio, hospitalo konstruita helpe de Ĉinio plibonigas la sanon de ĉirkaŭaj loĝantoj. En Taĝikio, fervoja tunelo konstruitaj kun ĉina helpo ligas la fervojojn en la nordo kaj la sudo. La kunlabora centro, situanta ĉe la landlimo inter Ĉinio kaj Kazaĥio, estis starigita. En Uzbekio, industriaj parkoj kaj fabrikoj konstruitaj de Ĉinio funkcias por antaŭenigi lokan dungadon. En Turkmenio, ĉinaj kompanioj finis plurajn projektojn, kaj Ĉinio estas la plej granda komerca partnero de Turkmenio por 10 jaroj.


Antaŭ pli ol 2 000 jaroj, la antikva Silka Vojo komenciĝis de la urbo Xi'an kaj atingis aliajn landojn, ligante la amikajn interŝanĝojn inter Ĉinio kaj la Centra Azio. La pintkunveno estas la unua eksterreta kunveno por Ĉinio kaj la kvin landoj, havante mejloŝtonan signifon por la rilatoj inter Ĉinio kaj la centraziaj landoj.


Redaktoro: Sheng Min





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat