Xi Jinping aranĝis bonvenigan ceremonion por centraziaj gvidantoj

BY:Xie RuifengMay 19, 2023


Vespere de la 18-a de majo en la urbo Xi'an, Shaanxi-provinco, nordokcidenta Ĉinio, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan aranĝis bonvenigan ceremonion por centraziaj gvidantoj kaj iliaj edzinoj. La ceremonio estis okazigita en Tang-Paradizo, arkitektura komplekso bazita sur la loko de la origina relikvo de imperia ĝardeno, kiu datiĝas de la dinastio Tang. 


La ŝtatestroj de Kazaĥio, Kirgizio, Taĝikio, Turkmenio kaj Uzbekio estas en Xi'an por ĉeesti la Pintkunvenon de Ĉinio kaj Centra Azio.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat