Kio estas motoro por man-en-mana antaŭeniro de Ĉinio kaj Centra Azio?

BY:Xie RuifengMay 18, 2023

"Bonaj najbaroj, bonaj amikoj, bonaj partneroj kaj bonaj fratoj" – tio estas vera priskribo de la rilatoj de Ĉinio kun la kvin centraziaj landoj. Depost la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj la landoj en 1992, la duflankaj rilatoj eltenis la provon de ŝanĝiĝoj de la internacia situacio kaj atingis la disvolviĝon de bona najbareco al strategia kaj ampleksa strategia partnereco, kaj kunlaboro en diversaj kampoj eniris rapidan vojon. Kio estas ĝia motoro?


Nun, Ĉinio kaj la Centra Azio estas en grava etapo de disvolviĝo. Ĉinio penas akceli sian moderniĝon, dum centraziaj landoj plenforte antaŭenigas la strategion de akcela disvolviĝo kaj atendas plifortigon de kunlaboro kun Ĉinio. Samtempe, landoj alfrontas la influon de senprecedencaj ŝanĝiĝoj, kaj la deziro kune venki defiojn estas pli forta. Sub tia situacio, la okazigo de la Pintkunveno de Ĉinio kaj Centra Azio estas ĝusttempa por antaŭenigi kontinuan profundigon de strategia reciproka konfido kaj vastigon de kunlaboro inter la du flankoj en diversaj kampoj.


La iniciato pri komuna konstruado de la silkvoja ekonomia zono, kiun proponis ĉina prezidanto Xi Jinping en vizito al Kazaĥio en 2013, kreis grandegajn disvolvajn oportunojn por la disvolviĝo de ambaŭ flankoj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat