Sukcese okazis Altnivela Dialogo kaj Interŝanĝo de Ĉin-Centrazia Amaskomunikilaro

BY:Xie RuifengMay 18, 2023


La 17-an de majo, antaŭ la Pintkunveno de Ĉinio kaj la Centra Azio, en Pekino sukcese okazis la Altnivela Dialogo kaj Interŝanĝo de Ĉin-Centrazia Amaskomunikilaro. Ĝi estis iniciatita de la Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) kaj al ĝi ĉeestis ĉefaj amaskomunikiloj el la kvin centraziaj landoj. Estroj de la ĉefaj amaskomunikiloj, diplomatiaj senditoj, fakuloj kaj kleruloj faris profundajn interŝanĝojn laŭ la temo "ĉina modernigo kaj la Centra Azio: nova disvolviĝo kaj novaj ŝancoj", kaj kune diskutis pri la nova misio kaj nova respondeco de amaskomunikiloj en la moderniga procezo de la homa socio. La partoprenantoj konsentis, ke la ĉina vojo al modernigo liveras novan elekton al la homaro por realigi moderniĝon, kaj donas ekzemplon al evoluantaj landoj, inkluzive de centraziaj landoj, por sendepende marŝi al modernigo.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat