Xi Jinping respondis leteron de centraziaj studentoj el Ĉina Universitato de Petrolo (Pekino)

BY:Xie RuifengMay 16, 2023

Lastatempe, ĉina prezidanto Xi Jinping respondis leteron de centraziaj studentoj lernantaj en la Ĉina Universitato de Petrolo (Pekino), instigante ilin fari pli grandajn kontribuojn al la disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj centraziaj landoj.


Xi Jinping montris, ke en 2013 li proponis la iniciaton "La Zono kaj Vojo", alvokante kune konstrui la silkvojan ekonomian zonon en centraziaj landoj. Dum la lastaj 10 jaroj, la rilatoj inter Ĉinio kaj la centraziaj landoj daŭre disvolviĝis, kaj kunlaboroj en diversaj kampoj eniris la rapidan vojon, alportante profitojn al la popoloj de la du flankoj. Li esperas, ke la studentoj aktive partoprenos en la afero de amikeco inter Ĉinio kaj la centraziaj landoj, daŭrigos kaj disvolvos la spiriton de la Silka Vojo, rakontos rakontojn pri Ĉinio kaj la centraziaj landoj, kaj faros kontribuojn al konstruado de pli strikta ĉin-centrazia komunumo kun komuna estonteco.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat