G7: Akriĝos necerteco de tutmonda ekonomio

BY:Xie RuifengMay 15, 2023

La 13-an de majo la ministroj pri financo de Grupo 7 (G7) avertis, ke necerteco pliiĝas, kaj ili promesis agadi por certigi financan stabilecon meze de maltrankviloj post bankroto de usonaj bankoj.



En komuna deklaro publikigita post renkontiĝo en la japana urbo Niigata, la financaj ministroj kaj ĉefoj de la centra banko de G7 diris, ke ili devas resti viglatentemaj kaj teni la makroekonomian politikon fleksebla kaj elasta meze de pliigita necerteco pri la tutmonda ekonomia perspektivo.


Laŭ la komuna deklaro, estroj de centraj bankoj de G7 ankaŭ promesis bridi la inflacion kaj kvietigi ĝin.


La renkontiĝo okazis antaŭ la pintkunveno de gvidantoj de G7 en Hiroŝimo de la 19-a ĝis la 21-a de majo.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat