Kial Zibo famiĝis pro rostaĵo?

BY:Xie RuifengMay 15, 2023


Lastatempe, Zibo, tradicia industria urbo de Shandong-provinco, orienta Ĉinio, famiĝis en interreto pro sia rostaĵo. Precipe dum la feriado de la Internacia Tago de Laboristoj, Zibo altiris pli ol 120 mil turistojn el la tuta lando, kreinte rekordon pri la plej alta pasaĝerfluo en la pasintaj 10 jaroj. En la unua tago de la ferio, Zibo unuafoje aperis inter la plej konataj fervojaj cellokoj, la turisma mendo de la urbo pliiĝis je pli ol 2 000%.


Famo venigita de studentoj


En majo 2022, pro la epidemio de KOVIM-19, pli ol 10 mil studentoj de Shandong-Universitato en la urbo Jinan estis senditaj al Zibo por kvaranteno. La registaro de Zibo pretigis ĉiutagajn bezonaĵojn kaj retumkartojn por la studentoj, kaj "nutris" ilin per diversaj bongustaĵoj ĉiutage. Por la lasta manĝo antaŭ la foriro de la studentoj, la urba registaro preparis rostaĵojn, kaj en la publika letero al la studentoj, la registaro proponis al ili reveni por nova vizito al la urbo, akompanataj de amikoj.


Komence de marto 2023, miloj da studentoj alvenis laŭ la promeso, sekve "studentoj grupe alprenas grandrapidan fervojon al Zibo por frandi rostaĵojn" iĝis varma temo. La studentoj alŝutis koncernajn filmetojn sur sociaj amaskomunikiloj, altirante retfamulojn el la tuta lando, kio ekbruligis la unuan ondon da turistoj al Zibo.


Kio estas speciala pri loka rostaĵo?


Tian varmecon rimarkis kaj kaptis la urba registaro. Ĝi tuj anoncis okazigon de festivalo pri rostado dum la feriado; aranĝis volontulojn en la trajnoj por bonvenigi gastojn, pretigis instalaĵojn por faciligi la vojaĝon de turistoj en Zibo.


Ne nur koncernaj departementoj, sed ankaŭ lokanoj agas kiel gardantoj de la urba aspekto. Por lasi bonan impreson al la vizitantoj, multaj lokanoj spontanee provizas servojn al ili; iuj senpage transportas turistojn ĉe fervojaj stacidomoj; iuj entreprenistoj donas senpagajn ripozejojn... De la loka registaro ĝis lokanoj, ĉiuj faras sian plej bonon, iuj retumantoj diris: "Tia sincereco estas pli alloga ol rostaĵo mem."


De industria Zibo al"rostaĵa" Zibo


Zibo estas grava industria urbo en norda Ĉinio. Tamen, pro elĉerpiĝo de resursoj, sur ĝi pliiĝas premo por mediprotektado. En 2018, post kiam la lando aprobis, ke Shandong konstruu la unuan ampleksan provzonon por konvertiĝo al nova energio, la registaro de Zibo komencis strebi al daŭripova disvolviĝo.


Kiel antikva ĉefurbo de Qi-regno, kun historio de miloj da jaroj kaj originloko de Qi-kulturo, Zibo sinsekve diskonigis pri sia kulturo kaj ceramikaĵoj en la lastaj jaroj. Fine, la urbo fariĝis konata pro sia "rostaĵo". Tio ne nur mirigas la konsumantojn tra la lando, sed ankaŭ igas lokanojn senti tion nekredebla.


Pri tio, fakuloj diris: "La populareco de Zibo ne povas esti hazarda. La subita prospero de turismo estas sinsekvo de tiu fenomeno; malantaŭ tio, ĝi fakte eĥas la transformiĝon de industria urbo."


Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat