Internacia Eksponejo de Ŝanhaja Kunlabora Organizo en Qingdao

BY:Rafael Henrique ZerbettoMay 15, 2023

En la urbo Qingdao de la provinco Shandong, orienta Ĉinio, troviĝas internacia eksponejo de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO), konstruita en la centro de la Loka Ekzempla Zono pri Ekonomia kaj Komerca Kunlaboro de ŜKO-membrolandoj. En novembro 2022, la centro ekfunkciis kun negoca, turisma kaj kultura celoj. Ĝi havas sep konstruaĵojn, el kiuj sep estas destinitaj al diskonigo kaj eksponado de kulturo kaj tipaj produktoj de ĉiuj membrolandoj, por ke vizitantoj povu koni kaj sperti la kulturojn de tiuj landoj.


Ekspon-areo pri Uzbekio en la eksponejo


Virino fotas la ekspon-areon pri Rusio en la eksponejo.


Homoj vizitas la ekspon-areon pri Pakistano en la eksponejo.


Kazaĥaj muzikiloj eksponataj en la ekspon-areo pri Kazaĥio en la eksponejo


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat