Xi Jinping vizitis novan distrikton Xiong'an de Hebei

BY:Xie RuifengMay 11, 2023


La 10-an de majo ĉina prezidanto Xi Jinping vizitis la novan distrikton Xiong'an de la provinco Hebei, Ĉinio, kaj tie li prezidis kunsidon pri bonkvalita konstruado de la distrikto Xiong'an. En la kunsido Xi emfazis, ke oni devas firmigi memfidon kaj esti lertaj en laborado, por krei novajn atingojn dum la konstruado de la distrikto.


Antaŭtagmeze de tiu tago, Xi inspektis la stacidomon de grandrapida fervojo en Xiong'an kaj la konstruejon de loĝkvartaloj. Li vizitis aliajn konstruatajn lokojn kaj estis informitaj pri iliaj stato kaj evoluo.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat