Ne nur biero: ĉina bierejo kreeme disvolvas novajn produktojn

BY:Rafael Henrique ZerbettoMay 11, 2023

La tradicia ĉina bierejo Qingdao ekzistas de pli ol jarcento kaj ĝia biero estas monde fama. Malpli konataj, tamen, estas aliaj produktoj kreitaj de la firmao, kiel glaciaĵoj, panoj kaj manĝetoj, kiuj entenas bieron aŭ estas farataj de postrestaĵoj de la procezo de bierfarado. Tiel la bierejo pli efike uzas siajn rimedojn kaj samtempe kreskigas siajn enspezojn. La bierejo nuntempe disponigas pli ol 400 malsamajn produktojn disvolvitajn surbaze de biero.


Pano farita de cerealo fermentita dum la procezo de bierfarado


Glaciaĵo el biero, disvolvita de Qingdao-bierejo 


Malsamtipaj bieroj, panoj kaj manĝeto el biero 


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat