Muzeo pri hejmaj aparatoj en Ĉinio
Ĉu vi interesiĝas pri la historio de hejmaj aparatoj? La ĉina grupo Haier, kiu fabrikas hejmajn aparatojn ekde 1984, kreis muzeon en la urbo Qingdao de la provinco Shandong de Ĉinio, por rakonti tiun historion. La vizito komenciĝas per ekspozicio de antikvaj hejmaj aparatoj kaj finiĝas per altteknikaj hejmaj aparatoj de Haier, por montri la evoluon de hejmaj aparatoj laŭlonge de historio.
Gladiloj el malsamaj epokoj
Ĉiĉerono montras antikvan hararsekigilon. Antaŭ ĝi videblas antikva elektra ventumilo.
WANG PC 5151-002, komputilo lanĉita en 1984, kiu funkciis per operaciumo MS-DOS, fariĝis la plej populara en Ĉinio en tiu jardeko.
Ĉiĉerono montras modernan fridujon de Haier, kun sensiloj, bludento kaj ekrano sur la pordo.
Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat