Ĉina kaj japanaj esperantistoj festis la 111-an datrevenon de naskiĝo de Verda Majo

BY:Zhao DezhiMay 8, 2023


La 30-an de aprilo okazis en la urbo Nara, Japanio, ceremonio por festi la 111-an datrevenon de naskiĝo de Verda Majo (Hasegawa Teru) kaj inaŭguro de monumento omaĝe al Verda Majo.


Kunfotiĝo de ĉina kaj japanaj samideanoj antaŭ la monumento de Verda Majo


Hasegawa Akiko faras parolon.


Zhao Dezhi, komitatano de ĈEL, prezentas florojn nome de la ligo.


En la ceremonio, sinjoro Minoru Tanabe, eksa komitatano de la centra komitato de Japana Komunista Partio kaj estro de loka komitato de la partio, faris salutparolon kaj laŭtlegis la mesaĝojn de la Ĉina Esperanto-Ligo, urbestro de la urbo Jiamusi de Ĉinio, urbestro de la urbo Nara de Japanio kaj eksa prezidanto de la Universala Esperanto-Asocio Renato Corsetti.


La prezidanto de la Esperanto-asocio de la urbo Nara, la filino de Verda Majo Hasegawa Akiko kaj aliaj invititoj faris paroladojn esprimante sopiron de la brava esperantistino kaj respekton al ŝiaj kontribuoj por la paco kaj amikeco inter Ĉinio kaj Japanio.


La ceremonion ĉeestis pli ol 140 personoj, inkluzive de membroj de diverslokaj E-organizoj de Japanio, interalie Japana Federacio pri Amikeco inter Ĉinio kaj Japanio.


Raportita de Zhao Dezhi

Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat