Fabriko de kaskedoj en Qingdao

BY:Rafael Henrique ZerbettoMay 8, 2023

Ĉu vi scias kiel oni faras kaskedojn? Ni vizitis fabrikon de la firmao Qingdao-a Yaoqing-a Kapvest-kompanio Limigita en la urbo Qingdao de Shandong-provinco, nordorienta Ĉinio, por montri kiel oni ilin faras. La fabriko, fondita en la 1990-aj jaroj, kreskis kaj nun dungas pli ol 150 laboristojn, inkluzive de 12 dezajnistoj. La produktado de kaskedoj havas plurajn fazojn: tondado, kudrado, brodado, gladado kaj pakado. Ĝiaj produktoj estas vendataj en Ĉinio kaj ankaŭ eksportataj al multaj landoj tra la mondo. 


Pecoj atendas por esti kudritaj sur kaskedoj. 


Laboristino muntas la pecojn por esti kudritaj de maŝino.


Emblemo kudrita sur la ŝtofo 


Poste oni kunligas ĉiujn partojn de la kaskedo kaj ĝin gladas.



Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat