Salono de junaj esperantistoj en oficejo de ĈEL

BY:Jiang LiminMay 5, 2023


La 4-a de majo estas la Junula Tago de Ĉinio. Tiutage en la sekretariejo de la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) okazis malgranda salono. Alvenis Pietro Fiocchi, itala esperantisto, kiu laboris en la redakcio de El Popola Ĉinio en la jaroj 2013 kaj2014 kaj faris profundan amikecon kun la ĉinaj kolegoj. Li rememoris siajn vivon kaj laboron en Pekino kaj ankaŭ konigis Torinon, la gastiganta urbo de la 108-a UK ĉi-jare kaj E-movadon en sia lando.



Chen Ji, ĝenerala sekretario de ĈEL, klarigis disvolvadon de la Esperanta afero en Ĉinio kaj esprimis volon starigi regulan interŝanĝan mekanismon inter la dulandaj E-organizoj, por ke la du flankoj prezentu siajn proprajn kulturojn kaj antaŭenpuŝu reciprokan lernadon inter la orienta kaj okcidenta kulturoj pere de la internacia lingvo. 


Junaj laborantoj en la sekretariejo babilis kun Pietro pri la ĵus okazintaj aktivadoj por junaj esperantistoj en Ĉinio.


Redaktoroj: Jiang Limin kaj Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat