La 3-an de majo, ĉina prezidanto Xi Jinping respondis leteron de studentoj partoprenantaj en programo de Ĉina Agrikultura Universitato, kiu sendas studentojn al la frontlinioj de agrikultura produktado.
En la letero, Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, instigas la studentojn fari pli grandajn kontribuojn al kampara reprosperigo. Li ankaŭ esprimis festajn salutojn al la ĉinaj junuloj por la Tago de Junularo en la 4-a de majo.
(el ĈRI)
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat