Irana prezidento atingis Sirion por mejloŝtona vizito

BY:Xie RuifengMay 4, 2023

Laŭ raporto de la novaĵ-agentejo SANA, la 3-an de majo irana prezidento Ebrahim Raisi atingis Sirion kun siaj ĉefaj ministroj, kio markis la unuan viziton de irana prezidento al Sirio ekde la komenco de la siria milito en 2011.


Raisi estis bonvenigita de oficialuloj de siriaj ministerio pri eksterlandaj aferoj kaj reprezentantoj de la siria prezidento en la Damaska Internacia Flughaveno.


SANA diris ankaŭ, ke dum la du-taga vizito, la irana prezidento faros ampleksajn politikajn kaj ekonomiajn interparolojn kun siria prezidento Bashar Al-Assad, kaj subskribos kelkajn interkonsentojn.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat