Erik Solheim aplaŭdis grandrapidan fervojon de Ĉinio

BY:Xie RuifengApril 29, 2023

Lastatempe, Erik Solheim, eksa vicĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj (UN) kaj eksa plenuma direktoro de medi-programo de UN, vojaĝis per grandrapida trajno de Pekino al la urbo Zibo de Shandong-provinco. Li afiŝis fotojn en sia konto ĉe socia retejo kaj alte taksis la rapidecon kaj komforton de la trajno.





Li diris, ke li vojaĝas al la furoranta urbo Zibo kaj dufoje fotis la ciferojn de rapido montratajn en la trajno. Li afiŝis: "Estas ege bone vojaĝi per grandrapida trajno en Ĉinio! Rapide kaj komforte."


Li diris, ke antaŭ kelkaj tagoj li vojaĝis al Pekino el Chengdu-urbo, kaj pli-ol-2 000-kilometra distanco postulis nur 7 horojn per trajno. "Ĝis komenco de 2023, la totala longeco de ĉinaj grandrapidaj fervojoj atingis 42 000 kilometrojn."


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat