Ĉinio bonvenigas nomumon de nova ukraina ambasadoro

BY:Xie RuifengApril 28, 2023


La 27-an de aprilo, proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, Mao Ning, diris, ke Ĉinio bonvenigas la nomumon de nova ukraina ambasadoro en Ĉinio, kaj estas preta faciligi la plenumadon de liaj ambasadoraj devoj.


Mao Ning faris la rimarkojn en la regula gazetara konferenco, kiam ŝi petite komentis la informon, ke Pavlo Riabikin, iama ukraina ministro pri strategiaj industrioj, estis nomumita de ukraina prezidento Volodymyr Zelensky kiel nova ambasadoro de Ukrainio en Ĉinio.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat