La tago, kiam mi premis la manon de digno

BY:April 28, 2023

La 12-an de aprilo ĉi-jare, mi vojaĝis al Ŝanhajo por akompani la viziton de brazila prezidento Luiz Inácio Lula da Silva al Ĉinio. Kiam mia trajno estis alvenonta en Ŝanhajo, mi estis informita, ke Lula jam estis alveninta. El la stacidomo mi prenis taksion al lia hotelo, nur por malkovri ke Lula kaj aliaj membroj de lia delegitaro jam estis en siaj ĉambroj, en la halo estis raportistoj kaj kelkaj aliaj homoj. Mi kaj miaj amikoj de PT (Partio de Laboristoj, la partio de prezidento Lula) estis kunfotitaj de Ricardo Stuckert, oficiala fotisto de Lula, portantaj bonvenigan bendon antaŭ la hotelo, kaj Ricardo promesis montri la foton al la prezidento la sekvan matenon.


Sampartianoj bonvenigas prezidenton Lula ĉe la hotelo. Fotis: Ricardo Stuckert/PR


Sekvatage, mi aŭskultis la historian paroladon de Lula en la Nova Disvolviĝa Banko (NDB). Tiam mi memoris rakonton de la brazila filozofo kaj edukisto Mario Sergio Cortella, pri kiam li estis sekretario pri edukado de la urbo San-Paŭlo, inter 1991 kaj 1992. En tiu epoko, Nelson Mandela vizitis la urbodomon de San-Paŭlo kaj ili interkonatiĝis. "Kiam mi premis lian manon, miaj kruroj ektremis, ĉar mi ne estis premanta la manon de homo, mi estis premanta la manon de digno," rememoras Cortella.


Mandela estis unu el la gvidantoj de rezista movado kontraŭ la politiko de apartiĝo inter blankuloj kaj nigruloj en Sud-Afriko. Pro tio, li estis arestita kaj pasigis 27 jarojn en malliberejo, 18 el tiuj jaroj izolita en tre malgranda ĉelo, kaj estis plurfoje torturita. En 1990, Mandela estis liberigita, fariĝis tre respektata politikisto kaj, en 1993, li gajnis Nobelpremion pri Paco. En la sekva jaro li fariĝis la unua prezidento de Sud-Afriko post la fino de la apartiĝa reĝimo kaj transformis sian landon en modernan pluretnan demokration.


Agentoj de la usona Centra Informkolekta Agentejo (CIA) kunlaboris kun sud-afrika registaro por aresti Mandela en 1962. Lia nomo restis ĝis 2008 en listo de danĝeraj teroristoj publikigita de la usona registaro. Lia "terorismo" estis lukti por egalaj rajtoj inter nigruloj kaj blankuloj, kaj persekutado ne timigis lin, kiu dediĉis sian tutan vivon al tiu kaŭzo, pro la certeco, ke ĝi estas justa.


Prezidento Lula iam rememoris, dum intervjuo, sian viziton al Mandela, tiama prezidento de Sud-Afriko, en 1994. Li vidis homojn karesantaj la muron de la prezidenta palaco, kaj estis eĉ vico por tion fari. Lula tiam demandis Mandela kial homoj estis karesantaj la muron, kaj Mandela klarigis, ke antaŭe nigruloj ne rajtis alproksimiĝi al la palaco, kaj subite ili akiris tiun rajton, pri kiu ili antaŭe ne povis eĉ revi. Tiu sperto profunde impresis Lula, alia elstarulo kiu neniam rezignis pri sia revo plibonigi la mondon.


Naskiĝinta en malriĉa familio, Lula spertis malsaton dum infaneco, kaj ekde frua aĝo bezonis labori kontraŭ tre malalta pago por helpi sian familion. Senpaga teknika lernejo donis al li la ŝancon akiri profesion kaj trovi postenon pli stabilan kaj bonpagan: li estis la unua inter siaj gefratoj, kiu sukcesis akiri profesion, kiu alportis al li salajron pli altan ol la minimuma salajro, kaj li sukcesis aĉeti domon, aŭton, televidilon kaj fridujon, konsideratajn luksaĵojn en tiu epoko.


Nuntempe, kiam laŭdo al individuismo fariĝis modo, vivrakontoj kiel tiu de Lula estas ofte uzataj por kulpigi malriĉulojn pri ilia sorto: "Se ili klopodus pli, ili sukcesus mem riĉiĝi". Sed Lula ĉiam komprenis, ke kvankam homoj ja povas ŝanĝi siajn vivojn, tamen ili bezonas oportunojn por tio, kaj Lula elektis sin dediĉi al la kaŭzo doni oportunojn al homoj, por ke ili povu liberiĝi el malsato kaj malriĉeco, studi kaj havi decan laboron.


Kiel prezidento de Brazilo, Lula sukcesis kreskigi monrezervojn de Brazilo, triobligi la nacian pokapan enspezon, altigi la minimuman kaj averaĝan salajron de brazilaj laboristoj, ekspansii aliron al lernejoj, universitatoj kaj kuracado, kaj signife redukti la indicojn pri malriĉeco, malegaleco, senlaboreco, analfabeteco, infana mortindico kaj infanlaboro.


Priskribita de la historiisto Eric Hobsbawn (1917-2012) kiel homo, kiu sukcesis ŝanĝi la tutmondan ekvilibron per venigo de disvolviĝantaj landoj al la kerno de internacia polika decidfarado, Lula fariĝis pli ol homo, li fariĝis simbolo de la lukto kontraŭ malsato kaj malriĉeco en la mondo, sed simboloj estas danĝeraj por imperiismaj interesoj kaj bezonas esti detruitaj: komenciĝis jura persekutado kontraŭ Lula.


Mi kun kelkaj amikoj en la sidejo de NDB por la enposteniĝa ceremonio de ĝia prezidanto Dilma Rousseff


Akuzita pri koruptado, Lula rifuzis azilon eksterlande kaj restis en Brazilo por pruvi sian senkulpecon. Li pasigis 580 tagojn en malliberejo, kaj estis liberigita post kiam la retejo The Intercept diskonigis pruvojn de konspiro inter juĝistoj kaj prokuroroj por kondamni lin. La kreskanta malriĉeco kaj malsato en Brazilo rememorigis homojn pri tiu, kiu antaŭe donis al ili la oportunon prosperi en la vivo: en 2022, Lula elektiĝis prezidento por la tria fojo.


Alia similaĵo inter Lula kaj Mandela estis la internaciaj kampanjoj por ilia liberigo. Kaze de Lula, estis kreitaj tra la mondo la Komitatoj Lula Libera, por esprimi subtenon al lia libero. La Komitato Lula Libera en Ĉinio poste rezultis en la fondiĝo de la unua sekcio de PT en orienta hemisfero, al kiu mi aliĝis pasintjare por agadi en la kampanjo de Lula al prezidanteco de Brazilo. Ni kontribuis por historia venko: unuafoje la neta rezulto en Ĉinio, inkluzive de Hongkongo kaj Tajvano, donis venkon al PT, kiu ankaŭ unuafoje venkis balotadon en Ŝanhajo.


Partianoj kiuj superrigardis la balotadon gardis la balotilajn bultenojn kiel memoraĵojn de tiu historia venko, kaj okaze de la vizito de prezidento Lula al Ĉinio, ni decidis transdoni tiujn bultenojn al li kiel donacojn, kaj aranĝis ilin en kadro kun flago de Ĉinio kaj mesaĝoj manskribitaj de ni. Pro la sekurecaj protokoloj de NDB, ni ne rajtis transdoni tiun donacon ene de la banko, kaj oni sugestis al ni tion fari posttagmeze en la hotelo.


Post vizito al Huawei, prezidento Lula iris al la hotelo por tri sinsekvaj kunvenoj kaj vespermanĝo kun lokaj aŭtoritatoj. Ni estis en la halo, babilantaj kun la brazila ministro pri kulturo, Margareth Menezes, kiam prezidento Lula alvenis, en hasto por iri al la kunvenejo. Vidi lin, tiom aĝa, post vojaĝo tiom laciga kaj en fora horzono, sin dediĉanta tutkore al sia kaŭzo - plibonigi la vivkondiĉojn de sia popolo - profunde kortuŝis min. Antaŭ jardeko, Lula imagis, ke malsato neniam plu revenus al Brazilo, sekve li estis maljuste fifamigita kaj akompanis el malliberejo la detruadon de nacidisvolva projekto al kiu li dediĉis sian vivon, kaj eĉ tiel li revenis por rekonstrui ĉion!


Alveno de prezidento Lula en la hotelo, post lia vizito al Huawei


Inter la kunvenoj devus esti kelkaj paŭzoj, kaj la plano de ceremoni-estro de brazila ministerio pri eksteraj rilatoj estis uzi unu el tiuj paŭzoj por venigi nin al la ĉambro por renkontiĝi kun Lula dum kelkaj minutoj, transdoni al li donacon kaj kunfotiĝi. La kunsidoj daŭris multe pli longe ol antaŭplanite kaj ne estis tempo por aldona kunveno, eĉ se tre rapida. La solvo estis transdoni la donacon al Lula en la halo dum lia foriro al Pekino. Ceremoni-estro aranĝis tion por ni, komunikis la gardistojn kaj la fotiston, kaj ni atendis ĉe la halo.


Kiam prezidento Lula alvenis, estis ĉirkaŭ la 20-a horo kaj duono. De mia sperto el vojaĝoj el Brazilo, je tiu horo oni sentas sin tre dormema. Kaze de Lula, li estas maljuna kaj havis pezan tagordon por plenumi en tiu tago, krom lia malfrua alveno al la hotelo la pasintan nokton. Li estis lacega kaj dormema, en evidenta bezono de ripozo, kaj petis al ni esti rapidaj.


Tiam venis magia momento: kiam ni montris al li nian donacon kaj klarigis ĝian signifon, lia vizaĝo draste ŝanĝiĝis: li trovis forton por malfermi siajn lacegajn okulojn kaj lia vizaĝo subite pleniĝis de ĝojo. Tiam li subite rigardis nin kvazaŭ patro fiera post vidi la notojn de siaj gefiloj en lernejo, pozis por foto kun ni, kaj varme salutis nin unu post alia. Mi estis la lasta kiu premis lian manon, kaj sentis min ekzakte kiel Cortella priskribis: mi estis premanta la manon de digno.


Kiam prezidento Lula ekiris al la aŭto, mi ne sciis kion fari kaj instinkte sekvis lin ĝis la enirejo de la garaĝo. Sekve mi ekrevenis por renkonti miajn amikojn. Paulo César, brazila muzikisto, estis ludanta kun la muzikistaro de la hotelo. Mi filmis tion por poste transdoni al li kiel memoraĵo, kaj sekve serĉis miajn aliajn amikojn: ili estis babilantaj kun Dilma Rousseff! Tiam mi alproksimiĝis kaj ricevis de ŝi afablan brakumon.


Mi kaj Dilma Rousseff


Kiam Dilma estis prezidento de Brazilo, ŝia ĉefa ĝojo estis ludi kun sia nepo. Kiel ŝi sentas sin en Ĉinio, tiom for de sia familio? Mi volis sciigi ŝin, ke ni, sampartianoj, estas je ŝia dispono por igi ŝian vivon en Ĉinio pli facila kaj ĝojplena. Sed vortoj fuĝis de mia buŝo.


Samtempe mi rememoris, ke la virino antaŭ mi estis arestita kaj torturita de diktaturo, poste estis viktimo de puĉo kaj vidis abomenindulon, admiranto de kolonelo kiu torturis ŝin, elektiĝi prezidento. Sed la koro de Dilma estas multe pli granda ol tiuj humiligoj al kiuj ŝi estis submetita: la mondo klopodis amarigi ŝin, tamen ŝi insiste konservas sin dolĉa kaj gaja.


Sed la tago estis laciga ankaŭ por ŝi: ni adiaŭis kaj ŝi iris hejmen. Mi kaj miaj amikoj iris al restoracio por kunvespermanĝi kaj festi tiun neforgeseblan tagon, kiam mi ne nur premis la manon, sed ankaŭ brakumis la dignon.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat