Ĉu strategia memstareco aŭ dependeco?

BY:Xie RuifengApril 26, 2023


Lastatempe, franca prezidento Emmanuel Macron diris en diversaj okazoj, ke Eŭropo devas redukti sian dependecon al Usono kaj klopodi por atingi strategian memstarecon. La rimarkoj de Macron estis subtenataj de la prezidanto de la Eŭropa Konsilio Charles Michel kaj aliaj, sed ilin ankaŭ trafis duboj kaj kritikoj.


Fakte, disvolvi sendependajn politikojn pri sekureco kaj defendo estas la celo de Eŭropa Unio (EU) de jardekoj, kaj ankaŭ la ĝusta senco de la multpolusa mondo aspirata de EU. La rus-ukraina konflikto igis Eŭropon pli dependa de NATO, gvidata de Usono, kadre de sekureco. Sed Usono alprenis diversajn ĉikanajn manierojn, kiuj damaĝas eŭropajn interesojn, kio igis eŭropajn gvidantojn senti sin malkontentaj kaj senhelpaj. Michel diris: "Estus eraro supozi, ke ni blinde kaj sisteme sekvus la usonan pozicion pri ĉiuj temoj pro nia alianco kun Usono."


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat