Usona amaskomunikilo: Usona politika rondo estas plena de egoismo

BY:Xie RuifengApril 26, 2023

La usona ĵurnalo The Hill publikigis artikolon en la 23-a de aprilo, dirante, ke la usona politika rondo malsukcesis protekti la plej vundeblajn grupojn en la socio kontraŭ pafila perforto kaj la epidemio, kaj la kialo malantaŭ tio estas ekstrema egoismo.


Laŭ la artikolo, granda nombro da infanoj mortis pro pafila perforto kaj sennombraj maljunuloj mortis pro la epidemio de KOVIM-19. Tiuj estas du fenomenoj unikaj de Usono, kiuj neeviteble influas la feliĉon de usonanoj. La artikolo klarigas, ke tia mensostato estas la plej korupta formo de individuismo: libereco distordita de senkompata kaj miopa egoismo.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat