山茶花见证中巴友谊

BY:April 21, 2023

La 14-an de aprilo en Pekino, reprezentantoj de la brazila komunumo en Ĉinio bonvenigis la brazilan prezidanton Luís Inácio Lula da Silva kaj lian edzinon Ĵanĵa Lula da Silva per bukedo el ĉinaj floroj, inkluzive de kamelioj (ankaŭ konataj kiel tefloroj).

4月14日,在华巴西人代表为巴西总统路易斯·伊纳西奥·卢拉·达席尔瓦(Luís Inácio Lula da Silva)及其夫人罗桑杰拉·卢拉·达席尔瓦(Ĵanĵa Lula da Silva)献上了一束中国鲜花,这其中就有山茶花(又名茶花)。为什么用山茶花呢?



En botaniko, kamelio estas genro el familio de teacoj. El tiu genro ekzistas du famaj specioj, camellia sinensis, la planto kiu donas al ni teon, kaj camellia japonica, konata pro siaj belaj floroj. Ambaŭ plantoj originas el Ĉinio, kaj ambaŭ estas kulturataj en Brazilo ekde 1814, kiam la portugala registaro venigis ĉinojn al Brazilo por planti teon, kiu laŭplane estus poste eksportata al Eŭropo. Tiam okazis la unua amasmigrado de ĉinoj al Brazilo, kiuj tie instruis nigrajn sklavojn kiel planti kaj kulturi kameliojn.

在植物学中,山茶花是山茶科山茶属植物。而山茶属又有两种著名的茶树,一种为我们提供茶叶,另一种具有观赏价值。这两种茶树都起源于中国,自1814年传到巴西,当时葡萄牙政府将中国人带到巴西种植茶树,计划后期将茶叶出口到欧洲。因此,中国人第一次大规模移民到巴西,教那里的黑奴如何种植和栽培茶树。


Post la sendependiĝo de Brazilo en 1822, la negoco pri teo estis anstataŭita de tiu pri kafo. Samtempe, pli kaj pli fortiĝis la movado por aboli sklavecon en Brazilo. Tiutempe liberaj nigruloj kolektiviĝis en rifuĝejo ĉe la kvartalo Leblon por sin dediĉi al kulturado de kamelioj, kiuj estis poste vendataj en la urbo, kaj la enspezo el tiuj vendoj estis uzata por aĉeti sklavojn kaj ilin liberigi. Laŭ tempopaso, tiu ĉina floro fariĝis simbolo de la lukto kontraŭ sklaveco. En 1888, brazila princino Isabel subskribis la Oran Leĝon, kiu abolis sklavecon en Brazilo, en ĉambro ornamita de kamelioj.

1822年巴西独立后,茶叶贸易被咖啡贸易取代,同时废奴运动如火如荼地展开。获得自由的奴隶聚集在莱伯伦社区附近的避难所,种植山茶花,到城中贩卖,所得收入用于购买并解放其他奴隶。随着时间的流逝,山茶花成为反对奴隶制度的象征。1888年,巴西公主伊莎贝尔在山茶花装饰的房间内签署了《黄金法》,宣告废除奴隶制度。


Kamelioj atestas historian ligon inter Brazilo kaj Ĉinio, substrekas la gravecon de interŝanĝoj inter ambaŭ popoloj kaj inspiras la debaton pri ĉin-brazilaj rilatoj. Pro tio, brazilanoj en Ĉinio elektis prezenti tiujn florojn al la edzino de prezidento Lula.

山茶花见证了中巴的历史渊源、强调两国人民交流的重要性,还引发了中巴关系的热议。因此,在华巴西人选择山茶花,献给卢拉总统夫人。


Raportis: Rafael Henrique Zerbetto

作者:拉斐尔






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat