En la 133-a Ĉina Importa kaj Eksporta Foiro (Kantona Foiro) en Kantono, oni speciale aranĝis eksponejon por ĉinaj industriecaj dezajnaĵoj. En lastaj jaroj, pli kaj pli multaj firmaoj pri eksportado komencis disvolvi siajn proprajn dezajnaĵojn. Helpe de tio, transformiĝas la firmaoj posedantaj proprajn markojn kaj dezajnadon, kaj tio multe kontribuas por la novigo kaj bonkvalita disvolvado de la internacia komerco de Ĉinio.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat