Helikoptero AC332 de Ĉinio sukcese faris unuan flugadon

BY:Xie RuifengApril 10, 2023

La 7-an de aprilo la kvar-tuna plurfunkcia helikoptero AC332, esplorita de Ĉina Aviada Industrio, sukcese plenumis sian unuan flugon.



La helikoptero AC332 estas progresinta helikoptero esplorita laŭ la plej novaj flugtaŭgecaj postuloj. Ĝi adoptas ĝemelajn motorojn, havas maksimuman ekflugan pezon de 3 850 kilogramoj kaj maksimuman flugdistancon de 693 kilometroj. Ĝi povas transporti 10 pasaĝerojn kaj havas bonegan rendimenton sur altebenaĵo. Je altitudo de 4 500 metroj, ĝi povas atingi altecon de 6 000 metroj kaj distancon de 600 kilometroj kun ŝarĝo de 600 kilogramoj. La maksimuma flugrapideco estas 260 kilometroj hore, kaj ĝi povas rapide atingi diversajn misilokojn.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat