Ruĝaj ibisoj, de 7 ĝis 9 000!

BY:Xie RuifengApril 10, 2023

La 4-an de aprilo, la intervju-teamo de transmaraj ĵurnalistoj, organizita de la Informa Oficejo de la Shaanxi-a Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, la Oficejo pri Hongkongo kaj Makao kaj la Oficejo pri Taiwan de Shaanxi-a Komitato, vizitis la ŝtatnivelan naturrezervejon de ruĝaj ibisoj en Hanzhong-urbo de la provinco. 



La ĵurnalistoj intervjuis Zhang Yazu, direktoro de la naturrezerveja administracio. Zhang diris, ke ĝis la fino de 2022, la nombro de ibisoj kreskis de 7 en 1981 al pli ol 9 000, kaj ilia areo plivastiĝis de malpli ol 5 kvadrataj kilometroj ĝis 16 000 kvadrataj kilometroj. Protektado de ruĝa ibiso en Ĉinio fariĝis sukcesa ekzemplo de savado al endanĝerigitaj bestoj en la mondo.



Ruĝa ibiso estas konata kiel orienta gemo kaj estis vaste disigita tra Ĉinio, Japanio, korea duoninsulo kaj Siberio. En meza kaj malfrua 20-a jarcento, ibisoj ekmalaperis en tiuj regionoj escepte de Ĉinio.



La protekta modelo de ruĝa ibiso, formita dum savado kaj protektado al ekstreme malgrandaj populacioj, prezentas novan penson de sovaĝbesta protektado.



La nombro de ibisoj kreskis por malpezigi la ŝarĝon de la vivejo kaj solvi enkruciĝon, oni komencis rearanĝi la ibisojn kaj helpi ilin plivastigi la habitaton. Ilia habitato etendiĝis de montaro al ebenaĵo, de unu angulo de la urbo al la tuta provinco, de la baseno de Jangzio al la areo de la Flava Rivero, eĉ de la provinco al la tuta lando. Kaj, per donacoj kaj aliaj rimedoj, la birdoj atingis aliajn orientaziajn landojn.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat