Tra la Sonĝoj: albumo de ĴeLe

BY:Xie RuifengApril 7, 2023

Lena kaj Ĵenja estas, respektive, patrino kaj filino, kiuj duope muzikas en Esperantujo sub la nomo ĴeLe. Inter 2010 kaj 2020 ili eldonis kvin albumojn de Esperanta muziko, kaj ĉi-jare lanĉis per Vinilkosmo la bit-albumon Tra la Sonĝoj, kun 15 trakoj.



Por delongaj ŝatantoj de ĴeLe, tiu ĉi albumo estas kvazaŭ vojaĝo en tempomaŝino, ĉar ĝi entenas kaj novajn kaj malnovajn kanzonojn kiuj famiĝis en Esperantujo per ili. Aparte substrekindaj estas "Tra la Sonĝoj", "Kvodlibeto", "Dank' al Vi" kaj "Infanaj Bildetoj", kiuj estis ofte ludataj en Muzaiko antaŭ jardeko -- kaj ĝuste tiel mi ekkonis la muzikon de ĴeLe. "Vento Vaganta" kaj "Pri Maro" ankaŭ estas komponitaj antaŭ longa tempo, ambaŭ agrablaj kaj trankviligaj.


Krom la tradiciaj kantoj, en tiu ĉi albumo ankaŭ troviĝas novkomponitaj kantoj, tradukaĵoj kaj verkoj de geamikoj. La muziko estas aranĝita tiel, ke voĉoj de la du kantistoj aparte elstaras, kaj ili ambaŭ belege kantas. La melodio estas orelplaĉa kaj konsistas el pluraj muzikiloj: en tiu ĉi albumo, Ĵenja ludas violonon, gitaron kaj metalofonon, dum Lena ludas pianon, gitaron, perkutilojn kaj blovklavaron.


"Kantu Ni", la unua kanto en la labumo, invitas homojn kunkanti -- la bitalbumo ne estis elpensita nur por esti aŭskultata, sed ankaŭ kunkantata, provu tion, se vi ŝatas kanti. "Romanco" estas flustre kantata, kvazaŭ la vortoj hezitas eliri el la buŝo, kun bela kaj trista melodio por piano, kio tamen entenas iom da espero. Se vi iam enamiĝis de iu, sed ne estis certa ĉu la sento estas reciproka, vi certe komprenos tiun ĉi senton majstre konvertitan en kanzono. "Suna Floro" ne tiom impresis min, sed estas ja aŭskultinda.


Inter la kantoj de geamikoj, "La Urbo", de Imant kalninsh, estas aparte bona surprizo de tiu ĉi albumo, kun teksto kaj melodio simplaj, sed kiuj tuŝas rekte la koron de la aŭskultanto. La teksto de "Karteta Dometo", de Vladimir Soroka, estas ja bona, sed la melodio ne impresis min. En "La Malĝojo Tristas Sole", de Andreo Berce, ĴeLe faris bonan muzikaranĝon.


"Du Kverkoj" estas tradicia ukraina popolkanto memtradukita, kies melodio alportas ĝojon al la bitalbumo. Ĝin sekvas "Se Mi Imagas", de Dirk Michaelis, kun melodio milda kaj maltrankviliga, kun teksto pri la timo apartiĝi de amata homo.


La bitalbumo finiĝas per "Ĝis Revido", kies nomo diras ĉion: ĝi estas adiaŭa kanto.


En la retejo de Vinilkosmo vi povas senpage aŭskulti peceton de la kantoj kaj aĉeti la bitalbumeton: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/%C4%B5ele/1-tra-la-son%C4%9Doj.html


Abonantoj de Vinilkosmo-ABONKLUBO povas senpage aŭskulti la tutan katalogon de Vinilkosmo per elsendfluo. Vi povas aboni ĝin ĉe https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/vinilkosmo-abonklubo.html


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat